?efpa?o | E-nova?oj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Voja?o tra ?inio
Pri la sufikso "-in-" -- "?i estas profesorino de Esperanto."
2021-12-23

de d-ro BAK Giwan*


Se ni dividas ?iujn lingvojn en la mondo la? la distingo de naturaj seksoj (ne la? la gramatikaj "genroj"), ni povas dividi ilin en la lingvojn "kun seksa distingo" kaj "sen seksa distingo". La ?ina lingvo apartenas al "lingvo sen seksa distingo", kaj multaj lingvoj de la hinde?ropa lingvofamilio apartenas al "lingvo kun seksa distingo". Anka? Esperanto apartenas al la lasta kategorio. En la lingvo kun seksa distingo, ?iu vorto, kiu havas naturan sekson, origine prezentas la viran sekson, kaj la virinan sekson oni devas esprimi per iu speciala rimedo. Kaj en la lingvo sen la distingo, ?iu vorto havanta naturan sekson prezentas neniun sekson origine. En tiu lingvo se oni volas esprimi la seksojn, oni devas uzi specialajn rimedojn por amba? seksoj egale.


Ekzemple en la ?ina lingvo la vorto "studento" ne prezentas la sekson de la indikita homo. Oni ne povas scii la sekson de la homo per la vorto "studento". Se oni volas indiki la sekson de la priparolata homo, oni devas uzi la prefiksan vorteton "viro" por vira studento kaj "virino" por ina studento. Sed en Esperanto la vorto "studento" mem signas la viran sekson, kaj por signi la inecon oni devas uzi la sufikson "-in-", kaj tiel "studentino".


Kiel vi vidas, la lingvo kun seksa distingo entenas vir-avanta?on. Kaj tial iuj esperantistoj argumentas, ke Esperanto devas havi anka? viran sufikson krom la virinan. La? ilia argumento "patro" estas unu el la gepatroj, kaj la patro devas esprimi?i per "patri?o" ("-i?-" estas vira sufikso) kaj la patrino per "patrino". La? la vidpunkto de seks-egaleco ?i estas racia argumento. Sed reale tio ne estas akceptata de multaj esperantistoj en la mondo.


Jen mi starigas unu demandon.


Mi ?atus diri, ke multaj esperantistoj (almena? en ?inio kaj la Korea Respubliko) trouzas la sufikson "-in-", kaj tiel devias de la vojo de lingva ekonomio. Mi argumentas, ke oni uzu la sufikson nur en la okazo de nepra bezono, ekzemple en la vortoj "patrino", "filino", "avino", "knabino" ktp. Kaj en aliaj okazoj oni ne signu ian apartan seksan nocion al la vorto. Kaj tiel oni povas uzi la vorton "profesoro" ne nur por vira, sed anka? por ina profesoro. Ni akceptu la vorton sen seksa pripenso. Kaj se ni nepre bezonas esprimi la inecon de la vorto, ni uzu la inan sufikson "-in-". ?i tie mi ne diras, ke ni bezonas anka? la viran sufikson, ekzemple supre diritan "-i?-". Mi nur diras, ke ni ne trouzu la inan sufikson. Mi pensas, ke mia argumento estus ta?ga la? la vidpunkto de lingva ekonomio kaj anka? estus facile akceptebla en la reala situacio.


Jenaj frazoj estas tre bone kompreneblaj kaj donas al ni nenian miskomprenon.


?i estas profesoro de Esperanto.


La knabino estas komencanto de Esperanto.


Mia patrino estas instruisto de elementa lernejo.


La kantisto estas tre fama sinjorino.


Kaj male ?i-subaj estas iom strangaj, kaj ni trovas, ke tie oni trouzas la sufikson "-in-".


?i estas la profesorino, kiu estas komencantino de Esperanto.


Mia filino estas studentino de tiu universitato.


La kantantino estas mia amikino.


La profesorino estas la prezidantino de nia Esperanto-asocio.


Nun mi parolas ?uste pri tiaj fenomenoj. Kaj jen ni vidu alian ekzemplon.


Mi estas profesoro pri matematiko.


Se ?i estas uzata en la rekta vid-al-vida interparolo, ?i ka?zas nenian problemon, ?ar la interparolantoj bone scias la sekson de la homo. Sed en skriboj, ?i donas eblecon de miskompreno. Kaj tial en tia okazo oni uzu la esprimon "profesorino" a? "ina profesoro (a? inprofesoro)" por virino, kaj "profesoro" a? "vira profesoro (a? virprofesoro)" por viro.


?i tie mi emfazas vere la punkton de lingva ekonomio. La ina sufikso estas nur unu ekzemplo de ?i. Kaj tial se la principo de ekonomio malhelpas la interkomunikadon, oni kompreneble devas uzi la inan sufikson por pli bona interkomprenado. Iusence la argumento, ke uzi ?iam la inan sufikson estas pli oportune, estas pli logika kaj pli facile akceptebla argumento. Sed tio estas io simila al la pensmaniero, ke lingvo estas matematika regulo. Ne, tute ne! Mi asertas, ke lingvo ne estas matematiko.


Sed en la komenca kurso de Esperanto povus esti pli bone ?iam uzi la sufikson "-in-" por signi inecon. Anka? mi agnoskas tion. Sed se tio fari?us fortika kutimo kaj oni da?re uzus la sufikson, kvaza? ?i estas ia matematika regulo e? post la komenca kurso, tio ne estas dezirinda. Se vi fari?is bona posedanto de Esperanto pli ol meznivela, vi povu senskrupule paroli "?i estas profesoro de Esperanto."


*La a?toro estas profesoro de Esperanto-fako de Zaozhuang-universitato.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: ?ina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa ?inio
Twitter: 申博官网导航
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


(C) China Internet Information Center (?ina Interreta Informa Centro)
Retpo?to: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, ?inio
申博官网导航 福德正神国际app官方下载 申博官网导航 申博官网导航 申博官网导航
微彩彩票分分时时彩 英皇宫殿娱乐会员 澳门新葡京客户端 福德正神信誉赌网平台 澳门星际在线网
澳门太阳城的网址是多少 大都会桌面下载 MG电子游艺网 乐橙国际平台安全吗 9亿天天返水3.0%
菠萝棋牌app 永利电子游艺 申博妖神传说 申博代理官网登入 现金游戏登入